La kroneto.
De l'arbaro princa
Blovas la venteto;
La knabino kuras
Al la rivereto.
Kiam per siteloj
Akvon si ekprenas,
Sur saumanta ondo
Florkroneto venas.
Bela la kroneto,
Dolca la odoro:
De la violetoj,
De la roza floro.
"Diru, ho floretoj,
Kiu, en mateno,
Plantis vin en molan
Teron de l' gardeno?
Mia don'al tiu,
Ho kroneto flora,
Estus la brilanta
Mia ringo ora.
Diru, ho kroneto,
Kiu, en mateno,
Siris la floretojn,
Ligis per fadeno?
Mia don'al tiu,
Ho kroneto kara,
Estus la plej bela
Mia pinglo hara.
Diru, ho kroneto,
Kiu, en vespero,
Jetis vin en klaran
Akvon de l'rivero?
Donus mi al tiu,
Donus mi doneton:
De la kapo mia
Rozan la kroneton."
La knabino kaptas
La kroneton carman,
Falas, ha! en akvon
Falas si malvarman.
Městská lidová knihovna v Praze [sign. A 85027]